Doko

seka doko en Singapuro
historia ŝipo de 1868 en seka doko en Hellevoetsluis, Nederlando

Doko estas parto de haveno (baseno) aŭ naĝa konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton (doki ŝipon), aŭ eĉ por konstrui novan ŝipon.

Laŭ Francisko Azorín doko estas Ŝipfarejo; ŝipriparejo.[1] Kaj li indikas etimologion el holanda dyk (digo). Li referencas ankaŭ la terminojn seka doko, flosanta doko kaj ripardoko.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search